Aŭtoro: Sándor Petőfitraduko de: Kálmán Kalocsay

Sonas kanto de sepulto...

Sonas kanto de sepulto.
Kiun sekvas ĉi hommulto?
Kiu ajn, plu ne sklavo tera,
pli feliĉa ol mi, mizera.

Subfenestre funebruloj,
ĉie larm' en la okuloj.
Min prefere oni portus:
larm' ne gutus, se mi mortus.